Politika ekonomiko estis la origina termino uzita por studi produktadon kaj komercon, kaj ties rilatojn kun juro, kutima juro, kaj regado, same kiel kun distribuado de la enlanda produkto kaj riĉo.
Politika ekonomiko originiĝis en Etiko. Ĝi disvolviĝis en la 18a jarcento kiel studo de ekonomikoj de ŝtatoj, aŭ politoj, kaj de tie la termino politika ekonomiko.
En la fino de la 19a jarcento, la termino ekonomiko anstataŭis tiun de politika ekonomio, koincide kun la publikigo de influa tekstolibro de Alfred Marshall en 1890. Antaŭe, William Stanley Jevons, proponanto de matematikaj metodoj aplikitaj al la temo, defendis la termino ekonomiko pro mallongeco kaj kun la espero ke la termino iĝos "la agnoskita nomo de scienco."
Nuntempe, politika ekonomiko, kie ĝi ne estas uzata kiel sinonimo por ekonomiko, povas aludi al tre diferencaj aferoj, inklude marksisman analizon, aplikiginte alproksimigojn de publika elekto elirintaj el la skoloj el Ĉikago kaj el Virginio de politika ekonomiko, aŭ simple la konsilojn havigitajn de ekonomikistoj al la registaro aŭ al la publiko pri ĝenerala ekonomia politiko aŭ pri specifaj proponoj. Rapide kreskanta literaturo el la 1970-aj jaroj etendiĝis trans la modelo de ekonomia politiko en kiuj planistoj maksimumas utilecon de reprezenta unuopeco al ekzamenado pri kiel politikaj fortoj tuŝas la elekton de ekonomiaj politikoj, ĉefe pri distribuaj konfliktoj kaj politikaj institucioj. Ĝi estas disponebla kiel areo de studo en kelkaj lernejoj kaj universitatoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Politika ekonomiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.