Pirosulfata acido, hidrogena pirosulfato aŭ H2S2O7 estas malstabila, kristala okso-acido de sulfuro, komerce uzata kiel dense oleeca fumiga likvaĵo, estigita de kombinado de sulfura trioksido kaj sulfata acido, ĉefa komponaĵo de la fumiganta sulfata acido, kiu konvertiĝas al sulfata acido tiam, kiam miksita kun akvo, pro tio ĝia alnomo, dusulfata acido.
Pirosulfata acido | |||
Kemia strukturo de la Pirosulfata acido | |||
3D Kemia strukturo de la Pirosulfata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7783-05-3 | ||
ChemSpider kodo | 56433 | ||
PubChem-kodo | 62682 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkoloraj kristaloj | ||
Molmaso | 178.13 g mol−1 | ||
Smiles | OS(=O)(=O)OS(O)(=O)=O | ||
Denseco | 1,9 g/cm3 | ||
Fandopunkto | 36 °C (97 ℉; 309 K) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R14 R35 R37 | ||
Sekureco | (S1/2) S26 S30 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+330+331, P304+340, P305+351+338, P308+310, P310 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Pirosulfata acido uzatas en tinkturado, eksplodaĵoj, kaj sintezo de kemiaj kombinaĵoj.
Dusulfata acido povas esti vidata kiel anhidrida acido analoga al sulfata acido. La reciprokaj efektoj de elektrono-retiriĝo po unu unuo da sulfata acido estas la kaŭzo de la kreskanta acideco. Dusulfata acido estas sufiĉe forta por protonigi normalan sulfatan acidon en la solvaĵo-sistemo de anhidra sulfata acido. La saloj de pirosulfata acido nomatas pirosulfatoj aŭ dusulfatoj, kaj natria kaj kalia pirosulfatoj estas la plej konataj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pirosulfata acido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.