Pirdop (origine bulgare en cirila alfabeto Пирдоп), estas urbeto kaj komunumo en okcidenta Bulgario, ĉirkaŭ 90 km oriente de Sofio.
La urbeto estas parto de la provinco Sofio. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 6 611 loĝantoj sur areo de 90,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km². Fakte Pirdop situas tiom proksime de la apuda urbeto Zlatica iom pli okcidente, ke eblas konsideri la du kvazaŭ unu urba areo.
Pirdop · Пирдоп | |||
---|---|---|---|
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Bulgario | ||
Provinco | provinco Sofio | ||
Poŝtkodo | 2070 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 611 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 24° 11′ O 42.70108424.18570742° 42′ N, 24° 11′ O [+] | ||
Alto | 696 m [+] | ||
Areo | 90,148 km² ( 901 4.8 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pirdop [+] | |||
Ekde 1960 en la urbeto ekzistis Zamenhof-strato, kaj ekde 1961 aldone ekzistis Esperanto-parko. Ambaŭ urbaj lokoj en 2024 ne plu troveblas en mapoj, do evidente ili alinomiĝis post la fino de la 20-a jarcento: en Bulgario ofte oni mise ligas la Esperanto-movadon kun la koncepto de socialismo, kiu post la falo de la Popola Respubliko Bulgario ne plu estis tiom populara.
Botevgrad | Boĵuriŝte | Dolna Banja | Dragoman | Elin Pelin | Etropole | Godeĉ | Iĥtiman | Koprivŝtica | Kostenec | Kostinbrod | Pirdop | Pravec | Samokov | Slivnica | Svoge | Zlatica
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pirdop, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.