Petronio Arbitro (latine Gaius Petronius) estis romia verkisto (ĉ.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petronio |
27 - 66 p.K.) de la epoko de Nerono.
Petronio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Petronius Niger | |||||
Naskonomo | Publius Petronius Niger | ||||
Naskiĝo | ĉ. 27 p.K. en Massilia | ||||
Morto | 66 p.K. en Kumo | ||||
Mortis pro | perforta sinmortigo vd | ||||
Mortis per | ĝismorta sangoperdo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Publius Petronius vd | ||||
Patrino | Plautia vd | ||||
Gefratoj | Petronia • Publius Petronius Turpilianus vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | arbiter elegantiae vd | ||||
Okupo | verkisto • politikisto • militisto • poeto • filozofo vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Satirikono vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis intima kunulo de la imperiestro Nerono. La historiisto Tacito nomas lin latine "arbiter elegantiae", t.e. "juĝisto de eleganteco" en la kortego de Nerono, kaj li estris la kortegajn distraĵojn. Oni kredas ke li verkis komikan romanon, nome la Satirikono pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. La teksto estas multe perdita: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.
La influo de Petronio al Nerono ĵaluzigis Tigellinus, potenca ministro de la imperiestro. Pro tio oni akuzis Petronion pri ŝtatperfido, kaj, malferminte la vejnojn, li sinmortigis en 66 p.K.
La Satirikono inspiris filmon de Federico Fellini.
En Esperanto aperis pluraj fragmentoj el Satirikono en la traduko de Gerrit Berveling en Fonto; tiuj aperos poste en Antologio Latina volumo 3. Ĉu la ofte tradukita poemeto Foeda est in coitu et brevis voluptas estas ankaŭ de Petronio, ne klaras.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petronio (aŭtoro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.