Peter USTINOV, plennome: Petrus Alexandrus VON USTINOV (naskiĝis la 16-an de aprilo 1921 en Londono, Britio, mortis la 28-an de marto 2004 en Genolier, Kantono Vaŭdo , Svislando) estis aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, verkisto kaj desegnisto.
Krome li estis mondfederisto kaj ambasadoro por la organizaĵoj UNESCO kaj UNICEF. Li denaske havis la britan ŝtatanecon kaj fine de la 1960-aj jaroj ankaŭ alprenis svisan civitanecon, sed krome ankaŭ havis rusajn, francajn, germanajn, italajn kaj etiopiajn familiajn radikojn.
Peter Ustinov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Peter Ustinov | |||||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1921 en London Borough of Camden | ||||
Morto | 28-an de marto 2004 (82-jaraĝa) en Genolier | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Bursins vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • hispana • itala • germana • rusa • turka • moderna greka vd | ||||
Loĝloko | Bursins vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Westminster School vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Ustinov vd | ||||
Patro | Jona von Ustinov vd | ||||
Patrino | Nadia Benois vd | ||||
Edz(in)o | Isolde Denham • Suzanne Cloutier • Hélène du Lau d'Allemans vd | ||||
Infanoj | Igor Ustinov • Pavla Ustinov • Andrea Ustinov • Tamara Ustinov vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmreĝisoro • verkisto • televida prezentisto • scenaristo • dramaturgo • filmproduktoro • aŭtobiografo • komikisto • televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1940–2004 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel aktoro li brilas ĉefe en malgrandaj roloj, sed ankaŭ en la rolo de la detektivo Hercule Poirot, la protagonisto de pluraj filmigitaj romanoj de Agatha Christie, li estas neforgesebla. La literaturaj verkoj de Peter Ustinov ĉefe temas pri generaciaj kaj etnaj konfliktoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Peter Ustinov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.