Peter Stephen Paul Brook (naskiĝis la 21-an de marto 1925 en Londono, mortis la 2-an de julio 2022 en Parizo) estis angla teatra, filma kaj opera reĝisoro juddevena, verkisto kaj produktoro, kiu influis vaste pri la ligo kreita inter la aktoroj kaj la publiko kaj ĝia efiko al la aktoroj kaj la prezento de la spektaklo, por atingi tion, kion li nomis la Universala Teatro, kiu ne dependas de kulturo aŭ lingvo.
Peter Brook | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Peter Brook | |||||
Naskonomo | Peter Stephen Paul Brook | ||||
Naskiĝo | 21-an de marto 1925 en Chiswick | ||||
Morto | 2-an de julio 2022 (97-jaraĝa) en 15-a arondismento de Parizo | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Francio vd | ||||
Alma mater | Kolegio Magdaleno • Westminster School • Lernejo Gresham vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Alexis Brook vd | ||||
Edz(in)o | Natasha Parry vd | ||||
Infanoj | Irina Brook • Simon Brook vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra reĝisoro • filmreĝisoro • teatrologo • scenaristo • verkisto • aŭtobiografo • cinephile • opera director • reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | directing • kina reĝisorado vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Londono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Aktiva dum | 1949– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Shifting Point: Forty Years of Theatrical Exploration, 1946-1987 (Book) vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edukita en Lernejo Gresham kaj Universitato de Oksfordo. En 1941 komencis kunlaboron kun Shakespeare Memorial Theatre, kiu poste transformiĝis al Royal Shakespeare Theatre. Tie surscenigis interalie verkojn de William Shakespeare kiel La Tragedio de Reĝo Lear aŭ Somermeznokta sonĝo.
En 1970 kreis kune kun Micheline Rozan Internacian Centron de Teatra Kreado kaj en 1974 transprenis parizan Théâtre des Bouffes du Nord, surscenigante la baratan eposon Mahabarato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Peter Brook, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.