Pelagio la 1-a, latine Pelagius (naskiĝis nekonatan daton en Romo kaj mortis en 561) estis papo de 556 ĝis sia morto.
En jaro 536 Pelagio estis kunulo de papo Agapeto la 1-a en sia vojaĝo al Konstantinopolo kaj tie iĝis reprezentanto de papo Vigilio apud la konstantinopola kortego. Pelagio estis papigita de imperiestro Justiniano la 1-a. Kiam la papo Vigilio estis alvokita al Konstantinopolo de la imperiestro, Pelagio restis kiel reprezentanto de la Papo en Romo, dum tiu tempo, li bezonis defendi la urbon kontraŭ la gota ĉefo Totilo, kiu sieĝis Romon. Poste, Totilo sendis Pelagion al Konstantinopolo por trakti la pacon kun Justiniano, sed la imperiestro preferis sendi sian generalon Bazilio kontraŭ la malamikoj.
Pelagio la 1-a | ||
---|---|---|
60-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 556 [#] | |
ĝis 3-a de marto 0561 [#] | ||
Antaŭulo | Vigilio | |
Sekvanto | Johano la 3-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ? en Romo | |
Morto | 4-an de marto 561 en Romo | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Dum la dua koncilio de Konstantinopolo, Pelagio gvidis skismon kontraŭ la papo Vigilio, kaj disigis la diocezojn de Milano kaj Raveno el la eklezio. Tiu skismo daŭris ĝis 651. Kiam la papo Vigilio mortis, Justiniano kaj Pelagio akordigis kaj la imperiestro nomis lin papo; pro tio, granda parto de la okcidenta pastraro ne agnoskis lin kiel papon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pelagio la 1-a, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.