Paths of Glory (Glorvojoj) estas usona kontraŭmilita filmo de 1957 kunverkita kaj reĝisorita de Stanley Kubrick, bazita sur samnoma romano de Humphrey Cobb.
La agado okazas dum la Unua Mondmilito, kaj en la filmo stelulas Kirk Douglas kiel la kolonelo Dax, nome komandanta oficiro de francaj soldatoj kiu malakceptas pluigi memmortigan atakon, post kio Dax klopodas defendi ilin kontraŭ akuzoj de malkuraĝeco antaŭ Militkortumo.
Paths of Glory | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Paths of Glory |
Originala lingvo | angla lingvo • germana lingvo |
Kina aperdato | 25 okt. 1957, 25 okt. 1957, 20 dec. 1957, 20 dec. 1957, 25 dec. 1957, 22 jan. 1958, 14 feb. 1958, 19 feb. 1958, 7 mar. 1958, 8 maj. 1958, 22 maj. 1958, 12 jun. 1958, 19 nov. 1958, 10 apr. 1959, 1957 |
Ĝenro | milita filmo, procesfilmo, filmo bazita de literatura verko, kontraŭmilita filmo |
Kameraado | Georg Krause |
Reĝisoro(j) | Stanley Kubrick |
Produktisto(j) | James B. Harris |
Scenaro | Jim Thompson • Calder Willingham • Stanley Kubrick • Humphrey Cobb |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Gerald Fried |
Rolantoj | Kirk Douglas • George Macready • Adolphe Menjou • Ralph Meeker • Wayne Morris • Richard Anderson • Joe Turkel • Timothy Carey • Christiane Kubrick • Peter Capell • Jock Stein • Bert Freed • Emile Meyer • Jerry Hausner • Rolf Kralovitz • James B. Harris |
Produktinta firmao | Bryna Productions |
IMDb | |
La anglalingva titolo venas de citaĵo de la angla poeto Thomas Gray : «The paths of glory lead but to the grave» (La vojoj de gloro kondukas sole al la tombo).
En 1992, la filmo estis konsiderita "kulture, historie aŭ estetike grava" fare de la Kongresa Biblioteko kaj elektita por ties konservado en la usona National Film Registry.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paths of Glory, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.