Sportista teamo de Papuo-Nov-Gvineo en la Olimpikoj ekde la jaro 1976 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979.
En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis papuaj-novgvineaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon. La naĝanto Ryan Pini estas la plej sukcesa atleto de la lando ĝis nun, atingita la finalon de la 100-metra vira konkurso de papilia naĝado okazaĵo de la Somera Olimpiko 2008.
Kunordigas la teamon la Papua-novgvinea Olimpika Komitato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Papuo-Nov-Gvineo en la Olimpikoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.