La Pakistana puĉo de 1958 referencas al okazaĵoj kiuj okazis en Pakistano inter la 7a de Oktobro, kiam la Prezidento de Pakistano nome Iskander Mirza nuligis la validon de la Konstitucio de Pakistano kaj deklaris militjuron, kaj la 27a de Oktobro, kiam Mirza mem estis elpostenigita de la Gen.
Aĝub Ĥan, nome ĉefkomandanto de la Pakistana Armeo. La unua puĉo en Pakistano sekvis periodon de longa politika nestabileco en kiu la dominanta politika partio de Pakistano, nome la Pakistana Islama Ligo, estis nekapabla sukcese regadi sur bazo de kunhavataj programoj aŭ politikoj. Larĝsence, politikaj historiistoj asertis ke la pretemo de militista sistemo al puĉoj estas inverse proporcia al la forto de la politikaj partioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pakistana puĉo de 1958, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.