Pahango (malaje Pahang respektive Negeri Pahang, plenforme Pahang Darul Makmur) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion.
La subŝtato kovras areon de 36 137 kvadrataj kilometroj en la oriento de la malaja duoninsulo kaj de duoninsula Malajzio; oriente ĝin bordas la sudĉina maro. La teritorio havas sian nomon de la rivero Pahang, kies vasta rivera baseno konsistigas la pejzaĝon. Politike ĝi estas konstitucia monarkio, regata de sultano. Laŭ stato de la jaro 2010 Pahango havis 1 443 365 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 40 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj ŝtata ĉefurbo estas la urbo Kuantan, sed la sultana rezidejo estas en Pekan.
Pahango Pahang respektive Negeri Pahang, plenforme Pahang Darul Makmur | ||||
---|---|---|---|---|
Subŝtato | ||||
Flago | Blazono | |||
provinco de Malajzio [+] | ||||
Lando | Malajzio | |||
Koordinatoj | , 103° O 3.75102.54° N, 103° O | |||
Ĉefurbo | Kuantan | |||
- koordinatoj | , 103° O 3.75102.54° N, 103° O [+] | |||
Areo | 35 964 km² (3 596 400 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 443 365 [+] | |||
Denseco | 40,13 loĝ./km² [+] [+] | |||
Horzono | UTC+08:00 [+] | |||
Poŝtkodo | 25000–28999 [+] | |||
ISO 3166-2 | MY-06 | |||
| ||||
Pahango Pahang respektive Negeri Pahang, plenforme Pahang Darul Makmur | ||||
Vikimedia Komunejo: Pahang [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La Kamerona Montaro situantas ĉe la nordokcidenta pinto de Pahango, la “Kameronoj” estas proksimume je 90 km el Ipoh aŭ je ĉirkaŭ 200 km el Kuala-Lumpuro. Ĝi estas la plej malgranda distriktaro en Pahango.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pahango, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.