Paco Ŝako estas abstrakta kaj strategia ŝaka variaĵo por du personoj de la jaro 2017 de la nederlandano Felix Albers (Hago), kiu esence uzas la bazajn regulojn de ŝako kaj nur iom ŝanĝas ilin.
Male al ŝako, oni ne venkas pecojn en Paco Ŝako, sed oni unuigas ilin. Tiuj unuigitaj pecoj estas poste moveblaj de ambaŭ ludantoj. Ili nur povas disiĝi denove pro novaj unuigoj.
Paco Ŝako | ||
---|---|---|
Ŝaka variaĵo • tabulludo | ||
Aŭtoro | Felix Albers | |
Eldonisto | memeldonita | |
Nombro de ludantoj | 2 | |
Aĝa rekomendo | de 8 jaroj aŭ pli | |
Daŭro de ludo | de 15 ĝis 60 minutoj | |
Oni ludas la ludon sur normala ŝaktabulo kun 32 ŝakpecoj. La celo de la ludo estas unuigi la reĝon de la kontraŭulo kun propra ŝakpeco.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paco Ŝako, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.