La Pacifika baleno, Nigra japana eŭbaleno aŭ pli precize Nordpacifika vera baleno (Eubalaena japonica) estas tre granda, diketa specio de lamenbaleno kiu estas tr rara kaj endanĝerita.
Pacifika baleno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Desegno Grandeco kompare kun tiu de meza homo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Eubalaena japonica (Lacépède, 1818) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Vivareo de Pacifika baleno | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La populacio de Pacifika baleno, kiu somerumas en sudorienta areo de la Beringa Maro kaj de la Golfo de Alasko, eble ne enhavas pli ol 40 animaloj. Okcidenta populacio kiu somerumas ĉe la Komandora Insularo, la marbordo de Kamĉatko, kun la Kurila Insularo kaj en la Oĥotska Maro, estas ĉirkaŭkalkulita en nombroj de nur kelkaj centoj. Antaŭ la komerca balenĉasado en la Norda Pacifiko (t.e. antaŭ-1835) estis probable ĉirkaŭ 20,000 veraj balenoj en la regiono. La kaptado de veraj balenoj por komerca balenĉasado estis malpermestia pere de unu aŭ pliaj internaciaj traktatoj ekde 1935. Tamen, inter 1962 kaj 1968, balenĉasado mortigis almenaŭ 529 verajn balenojn en la Beringa Maro kaj en la Golfo de Alasko same kiel almenaŭ 132 verajn balenojn en la Oĥotska Maro, plus aldonaj 104 Nordpacifikaj balenoj el nespecifitaj areoj.
La Internacia Unio por la Konservo de Naturo kategoriigas la specion kiel "Endanĝerita", kaj kategoriigas la Nordorient-Pacifikan populacion kiel "Draste Endanĝerita". La Centro por Biologia Diverseco asertas, ke la Nordpacifika vera baleno estas la plej endanĝerita baleno en la Tero.
Ekde 2000, sciencistoj konsideris la verajn balenojn de Norda Pacifiko kaj najbaraj maroj kiel aparta specio, Eubalaena japonica, nome Nordpacifika vera baleno. Genetikaj diferencoj inter E. japonica kaj E. australis estas multe pli malgrandaj ol inter lamenbalenoj kiuj reprezentas diferencajn oceanajn basenojn.
Antaŭ 2000, veraj balenoj en la Norda Pacifiko estis konsiderataj samspeciaj kun la veraj balenoj en la Norda Atlantiko kaj la Suda Hemisfero kaj ĉiuj estis priskribitaj kiel Eubalaena glacialis en la scienca literaturo. Ĉiuj tiuj animaloj similas unu la alian laŭ ekstera aspekto tre malferme. La diferencoj kiuj apartigas ilin en apartaj specioj estas genetikaj kaj studitaj en la artikolo pri Balenedoj. La agnosko de la diversaj populacioj de balenoj de la genro Eubalaena kiel distingaj specioj estas subtenitaj de la Societo por Marmamulogio, la Usona Nacia Marfiŝkapteja Servo, kaj la Internacia Balenkapta Komisiono.
La Nordpacifika, Nordatlantika kaj Suda veraj balenoj estas ĉiuj membroj de la familio Balenedoj. La Gronlanda baleno trovebla en la Arkto estas ankaŭ baleneda baleno, sed sufiĉe diferenca por garantii sian propran genron Balaena.
E. japonica estas tre granda, diketa lamenbaleno. Ĝi proksime similas al la Nordatlantika vera baleno (E. glacialis) kaj al la Suda vera baleno (E. australis), tiom multe ke ili estis delonge konsideritaj ĝuste unusola specio. Tiel, sen scii el kiu oceano devenas individua balebo, la fizikaj similaĵoj estas tiom vastaj ke individuoj povas esti identigitaj al specio pere de genetika analizo. Relative al aliaj specioj de veraj balenoj, E. japonica povas esti iomete pli granda. Kiel ĉe aliaj lamenbalenoj, inoj de Pacifikaj balenoj estas pli grandaj ol maskloj. Krome, Nordpacifikaj makul-koloraj individuoj estas malplej oftaj ol ili estas inter sudaj veraj balenoj.
E. japonica estas facile distingeblaj el aliaj Nordpacifikaj balenspecioj pere de kelkaj markiloj: manko de dorsa naĝilo aŭ ĝibo, tre granda, nigra dorso, ciamid-kovritaj kalaĵoj en kapo kaj lipoj, tre arkoforma makzellinio, tre mallarĝa beko kaj ofte V-forma muzelo. La Pacifika baleno povas atingi 15 al 18.3 m de longo ĉe plenkreskuloj, do ĝi estas pli granda ol la Nordatlantika Nigra baleno. Tipaj korpomaso estas el 50,000–80,000 kg, aŭ 100,000 kg kio estas pezo de duoble tiuj de tipa Ĝiba baleno. Estas unu registro de baleno de 19.8 m kaptita dun sovetuniaj fiŝkaptadoj, kvankam la fidindeco de pli grandaj mezuroj de 20.7 m kun 135,000 kg kaj 2 okazoj de 21.3 m unu el orienta kaj la alia el okcidenta pacifikaj flankoj estas necertaj. Ili estas multe pli grandaj ol la griza aŭ la ĝiba balenoj kaj ankaŭ estas tre fortikaj, partikulare kompare al aliaj grandaj lamenbalenoj kiaj la blua kaj la Balenoptero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pacifika baleno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.