PNG (angle Portable Network Graphics, kun elparolo ) estas datenaranĝo de rastruma grafiko, kiu uzas senperdan algoritmon de kompaktigo «DEFLATE».
Por samtitola artikolo vidu la paĝon PNG (apartigilo). |
Oni kreis PNG-on por plibonigi la bildoaranĝon GIF, kaj ankaŭ ĉar GIF havis kelkajn problemojn pri patentoj. Pro tiuj plibonigoj PNG komencas fariĝi pli populara en TTT.
PNG | |
---|---|
Dosierfinaĵo: | png |
MIME: | image/png |
PNG | ||
---|---|---|
normo de ISO • senperda datumkompaktigo • densigo de bildo • rastruma grafika dosierformo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Portable Bitmap Format | |
Partoprenanta | Portable Network Graphics, version 1.0 • Portable Network Graphics, version 1.1 • Portable Network Graphics, version 1.2 • Multbilda Reta Grafikaĵo vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Dosiernomoj de dosieroj de la tipo PNG kutime finiĝas per .png. La MIME-tipo de PNG-bildoj estas image/png.
La biblioteko libpng estas referenca biblioteko (skribita per la programlingvo C) por trakti PNG-bildojn. Ĝi estas portebla inter pluraj platformoj.
La motivo por krei la formaton PNG aperis en 1995, post kiam Unisys anoncis ke ĝi devigos plenumi la patentojn pri la algoritmo de kompaktigo LZW. Ekzistis aliaj problemoj de GIF kiujn oni volis korekti, precipe la limigon de maksimume 256 koloroj samtempe.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article PNG, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.