Péter Halász , laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Péter estis hungara avangarda aktoro, reĝisoro, verkisto, teatrestro.
Lia patro estis Pál Halász (juristo).
Péter Halász | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Halász Péter | ||
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto | |
Morto | 9-an de marto 2006 (62-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | hepata kancero vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Pál Halász (juristo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmreĝisoro • verkisto • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • teatra reĝisoro • kreinto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Péter Halász naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de marto 2006 en Novjorko.
Péter Halász apartenis al teatra trupo Universitas, poste li fondis propran trupon. En 1971 ili partoprenis en festivalo de Nancy. En la sekva jaro lia spektaklo estis malpermesita, tial ili prezentis ĝin en loĝejo de Halász. En 1973 la trupo spektaklis senpermese en festivalo de Wrocław, hejmenvenintaj la ŝtato forprenis la pasportojn. En 1975 ili prezentis teatraĵon Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj kun viraj aktoroj. En la sekva jaro la trupo disidis kaj spektaklis komence en okcidenta Eŭropo, poste en Novjorko kun nomo Teatro Squat. La trupo atingis la unuan lokon en teatra festivalo de Beogrado en 1979, krome tiutempe ankaŭ aliajn distingojn. Depost fino de la socialismo en 1991 Halász hejmenvenis kaj li reĝisoris en Teatro Katona József, Nova Teatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1993 li gajnis hungaran filman kritikan premion kiel la plej bona aktoro. En 2006 lia malsano pri kancero kondukis al lia fina prezentado: kuŝanta en malferma ĉerko en Arthalo Budapeŝto. Li mortis monaton poste en Novjorko, kie li esperis resaniĝon. Li havis kvar geinfanojn. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 2006.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Péter Halász (aktoro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.