Oscar dos Santos Emboaba Júnior (prononco osˈkaʁ duˈsɐ̃tus imboˈabɐ ˈʒũnioɾ), kutime nomata nur Oscar, estas brazila futbalisto.
Li naskiĝis la 9-an de septembro 1991 en Santa Bárbara d'Oeste, subŝtato San-Paŭlio, do nun estas 32-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Chelsea F.C.. Krome Oscar ekde la jaro 2011 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo - antaŭe li de 2009 ĝis 2011 membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj kaj en 2012, paralele al la membreco en la nacia teamo sen aĝlimo, ankaŭ partoprenis en la nacia teamo de sub-23-jaruloj. Kadre de la nacia teamo sen aĝlimo li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "11".
Oscar dos Santos Emboaba Júnior | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Oscar dos Santos Emboaba Júnior |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1991 (32-jaraĝa) en Americana |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oscar dos Santos Emboaba Júnior, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.