La Ordeno de Merito de la Itala Respubliko, (itale Ordine al Merito della Repubblica Italiana, ofte mallongigita en OMRI) estas la plej alta honora premio kreita de Italio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ordeno de Merito. |
Ties distingaj koloroj estas verda kaj ruĝa.
Ordeno de Merito de la Itala Respubliko | ||
ŝtata ordeno • order of merit | ||
---|---|---|
Branĉo de | • orders, decorations, and medals of Italy vd | |
Branĉoj | • Knight of the Order of Merit of the Italian Republic • Officer of the Order of Merit of the Italian Republic • Commander of the Order of Merit of the Italian Republic • Grand Officer of the Order of Merit of the Italian Republic • Knight Grand Cross of the Order of Merit of the Italian Republic • Kavalira Grandkruco kun Kolumo de la Merita Ordeno de la Itala Respubliko • Chief of the Order of Merit of the Italian Republic vd | |
Organizanto | prezidento de Italio | |
Lando | Italio | |
Fondita en | 3-a de marto 1951 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La prezidanto de la Itala Respubliko estas la granda mastro de la Ordeno, kiu estas regata per konsilio konsistanta el kanceliero kaj dek ses membroj. La kancelierejo sidas en Romo.
Kreita per la dekreto n° 178 de la 3-a de marto 1951 ekaplikita en 1952, la Ordeno celas rekompenci altvalorajn agojn por la itala nacio, sur la kampoj literaturo, belartoj, ekonomio, publika servo, agoj kun sociala, filantropia kaj humana naturo, kaj la servoj faritaj en civila aŭ milita kariero. Ĝi devenas de la fando de tri nuligitaj honorordenoj : Santissima Annunziata (Ordeno de la Anunciacio), Corona d’Italia (ordeno de la Itala Reĝlando) kaj Santi Maurizio e Lazzaro (Ordeno de Sanktaj Maŭricio kaj Lazaro).
La Ordeno dividiĝas en pluraj klasoj.
1951 – 2001 | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kavaliro | Oficiro | Komandoro | Grand-oficiro | Kavaliro granda kruco | Kavaliro granda kruco ornamita per granda kordono |
2001 – Nun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kavaliro | Oficiro | Komandoro | Grand-oficiro | Kavaliro granda kruco | Kavaliro granda kruco kun granda kordono |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ordeno de Merito de la Itala Respubliko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.