Operaco Tannenberg

Operaco Tannenberg (germane Unternehmen Tannenberg, litere Entrepreno T.) estis la kodnomo de eksterma agado kontraŭ la pola intelektularo dum la Dua Mondmilito, kiel parto de la Generalplan Ost (Ĝenerala Plano Oriento).

Operaco Tannenberg
La 20an de oktobro 1939 - ekzekuto de poloj en la Operaco Tannenberg

La germana-nazia listo por tiu operaco Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj enhavis pli ol 61 mil de polaj aktivuloj, intelektuloj, aktoroj, oficiroj ktp., kiuj estis arestitaj aŭ amase ekzekutitaj. Tiun listigon helpis membroj de germana malplimulto vivanta en Pollando. Inter ili estis klerikoj, politikistoj, reprezentantoj de kulturo kiel sciencistoj kaj artistoj, entreprenistoj, ribelantoj en Grandpolujo kaj ribelantoj en Silezio, plebiscitaj agantoj en Varmio kaj Mazurio kaj Supra Silezio, membroj de la Asocio de Poloj en Germanio, Naci-Demokrata Partio kaj Pola Okcidenta Asocio.

Operaco Tannenberg
La germanoj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) gvidas polajn instruistojn por la ekzekuto en la "valo de morto" en la kvartalo Fordon apud Bydgoszcz
Operaco Tannenberg
Ludolf von Alvensleben, la gvidanto de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) en okupita okcidenta Pollando en Bydgoszcz, 1939
Operaco Tannenberg
La amas-ekzekuto en Piaśnica (la Masakro de Piaśnica) fare de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz)
Operaco Tannenberg
La germanoj de Popolgermana Memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) ekzekutas polojn en Leszno en okcidenta Pollando en Grandpolio (la 21an de oktobro 1939)

Genezo

La plano estiĝis en majo 1939 je persona ordono de Adolf Hitler. Je ties ordono speciala unuo tiam nomita Tannenberg estis kreita de Reichssicherheitshauptamt (RSHA, "Ĉefa Oficejo pri Sekurigo de la Reich"). Ĝi komandis nombron da oficiroj de Gestapo, Kripo kaj Sicherheitsdienst (SD), nomitaj Einsatzgruppen der Sicherheitspolizei und des SD, kiuj estis teorie subordigitaj de la lokaj komandantoj deWehrmacht. Ilia tasko estis aresto de poloj antaŭe kunskribitajn en la naziajn listojn.

Komence, en aŭgusto 1939, oni arestis kaj murdis 2.000 polajn aktivulojn de malplimultaj organizoj en Germanio. La dua parto de la murdado okazis ekde la 1-a de septembro 1939 kaj finiĝis en oktobro. Dum tiu periodo oni murdis almenaŭ 20 mil homojn en 760 amasekzekutoj faritaj kaj de specialaj unuoj, Einsatzgruppen, kaj de la normalaj unuoj de Wehrmacht. Krom tiuj, speciala formacio, Selbstschutz, estis kreita, kaj ties oficiroj, igante la militon gerilo, respondis por multe da amasmurdoj. Pro ilia malbona reputacio tiu formacio estis malfarita de la nazaj aŭtoritatoj mem post la septembra agado.

Amasaj publikaj ekzekutoj

Post la dispartigo de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio en la historia provinco Wielkopolska (Grandpolujo) kadre de germana Operaco Tannenberg la 20-an de oktobro 1939 komenciĝis tritagaj amasaj publikaj ekzekutoj de la pola "gvidanta tavolo" — reprezentanto de SS deklaris, ke ĝis tiu ĉi tago en Pomerio pereis "apenaŭ 20 mil poloj".

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Tags:

Operaco Tannenberg GenezoOperaco Tannenberg Amasaj publikaj ekzekutojOperaco Tannenberg Vidu ankaŭOperaco Tannenberg BibliografioOperaco Tannenberg Eksteraj ligilojOperaco TannenbergDua MondmilitoGeneralplan OstGenocidoGermanePollando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Atif AslamJ. C. O'ConnorŜtato PalestinoPilszczRenkontiĝo de Esperantistaj FamiliojAccorRIA NovostiXXXTentacionDamir MatkovićjogoCoraline Ada EhmkeJoaquín RodrigoErektiĝo3-OktenoGeorgo la 3-a (Britio)BriteliroKantono MarikopaMarc van OostendorpVladimir PutinStrato Respubliko (Tjumeno)MerloPublika nudecoHistorioPopidoVetludoArmena genocidoVideohelpa arbitracioCisjordanioL. L. ZamenhofOlivier (salato)Listo de kuracilojVAZ-1111EAŭstrioSandviĉo (seksumado)GLATSeksumadoVojaĝo al KazohinioInsulo de la RozojTeplýšovice24-a de apriloNacia monumento de la dua mondmilito1-HeptenoSt. Johann (Tirolo)Ĝenerala Datum-Protekta RegularoRoterdamoVikifontaroEast SussexPeĉoBenicarlóElipsa kurboMaho-ŝoĝoCastro MarimKanada TagoMarie-AntoinettePlatonoUniversala Tempo KunordigitaDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoAkademio de EsperantoRSSGimnastikejo🡆 More