Oosporo (el la greka oo = ovo kaj spora = spermo) estas daŭra zigoto (fekundigita oogonio) de kelkaj algoj kaj fungoj (ekz.
de oomikotoj). Gametocitoj produktas unuploidajn gametojn. Vira gametujo nomata spermatocito produktas unuploidajn nukleojn. Ina gametujo nomata oogonio formas oosferojn. Post fekundiĝo la zigotoj estas nomataj oosporoj, ili havas dik(iĝint)an ĉelmuron.
Nombro da oosferoj po oogonio varias laŭ la specioj.
Oosporoj bone toleras la temperaturajn ŝanĝiĝojn, elsekiĝon, kaj povas ĝermi eĉ post multaj jaroj. La oosporoj de la algoj sinkas sur akvogrundon aŭ estas fordrivitaj. Tiel ili povas transportiĝi en relative forajn lokojn kaj tie setli.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oosporo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.