Okulkuracado, aŭ oftalmologio, estas la branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la malsanoj de la okulo kaj ilia flegado.
Kiel studfako ĝi aplikiĝas ne nur al la okuloj de homoj, sed ankaŭ de bestoj.
La vorto oftalmologio venas de la greka ophthalmos, kiu signifas okulon, kaj logos, signifante vorton; "oftalmologio", libere tradukita, signifas do "la scienco de la okuloj".
Ĉar okulistoj (aŭ okulkuracistoj) faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas ĥirurgoj.
Okulkuracisto ĝenerale klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la tranĉilon. Nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn.
Termino | Vorto | |
---|---|---|
Ĉefa termino | asimilinta | oftalmologio |
esperantiginta | oftalmomedicino | |
pura esperanta | okulmedicino, okulkuracado | |
Profesiisto (formala) | asimilinta | oftalmologo |
esperantiginta | oftalmomedicisto | |
pura esperanta | okulmedicisto, okulkuracisto | |
Profesiisto (neformala) | okulisto |
Lernolibro pri oftalmologio, Seiiĉi Kato, 1-a eldono 1973, aktuala 3-a eldono 1994, ISBN 3892400881
(esperanto, franca, angla) Hejmpaĝo de Edouard Benois, esperantisto-oftalmologo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Okulkuracado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.