La Norvega Akademio de Lingvo kaj Literaturo (norvege Det Norske Akademi for Sprog og Litteratur, kutime nomita Det Norske Akademi) estas akademio fondita en 1953 fare de norvegaj verkistoj kaj poetoj, kiel ekzemple Arnulf Øverland, Sigurd Hoel, A.H.
H. Winsnes">A.H. Winsnes, Cora Sandel and Francis Bull kaj multaj aliaj , kiuj kontraŭbatalis la oficialan provon kunfandi la norvegan lingvon kun la nova norvega kaj la deziro de la registaro abolicii la literaturan norvegan, kiu estis uzata de la plimulto de la loĝantaro.
Norvegia Akademio de Lingvo kaj Literaturo | |
---|---|
literatura societo • akademio • lingvoreguliganto | |
Informoj | |
fondodato | 7-a de majo 1953 |
lando | Norvegio |
urbo | Oslo |
Estraro | |
ĉefestro(j) | John Ole Askedal vd |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
jura formo | forening/lag/innretning vd |
La modelo estis la naciaj lingvaj-literaturaj akademioj en aliaj eŭropaj landoj, ĉefe la Sveda Akademio kaj la Franca Akademio. La ideo fondi tian akademion estis origine lanĉita de Bjørn Bjørnson en 1913.
La akademio havas 44 membrojn kiuj estas fakuloj pri literaturo, historio, filozofio, juro, scienco kaj angla, franca, germana, nordia poezio ktp. La nuna prezidanto de la Akademio (2009) estas la eksministro pri kulturo de Norvegio, Lars Roar Langslet, kiu ekoficis en 1995 .
La Norvega Akademio de Lingvo kaj Literaturo havas reprezentanton en la Norvega Lingvo-Konsilio (Språkrådet), kiu kontrolas kaj la literaturan norvegan kaj la novnorvegan .
La akademio laboras parte kun lingvonormigo kaj gvidado rilata al nacia lingvo kaj modera bokmål , parte kun literaturo kaj parte havas ĝeneralan kulturan celon. Akademianoj estas elektataj dumvive surbaze de kvalifikoj en la scienca, arta kaj/aŭ lingva kampoj. La Norvega Akademio posedas kaj publikigas la vortaron de la Norvega Akademio (naob.no), determinas la nacilingvajn normojn kiuj estas publikigitaj en la Nacia Vortaro , aljuĝas la premion de la Norvega Akademio memore al Thorleif Dahl kaj, kunlabore kun la Thorleif Dahl Kultura Biblioteko-Fondaĵo, publikigis literaturajn klasikaĵojn en la norvega nacia lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Norvegia Akademio de Lingvo kaj Literaturo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.