Norma Dana Lingvo

La norma dana lingvo aŭ regna dana lingvo (dane rigsdansk aŭ rigsmål, por komparo norvege riksdansk, germane Standarddänisch aŭ Reichsdänisch) estas la norma variaĵo de la dana lingvo.

La norma dana lingvo evoluis el la de la burĝaro parolata variaĵo de la dana dialekto de Malmö ĝis la jaro 1658 (ĝis tiam Skanio kaj ties ĉefurbo Malmö estis unu el tri partoj de la Regno Danio) kaj de la dana dialekto de Kopenhago (københavnsk) post tiu jaro. Tiuj dialektoj konsideriĝis lingva normo por la resto de la lando. Unuaj provoj pri normigo de la skriba dana lingvo okazis paralele al la disvastigo de la presarto dum la Reformacio. Kiel unu el la unuaj sukcesaj provoj normigi la ortografion konsideriĝas biblia traduko de la reĝo Kristiano la 3-a de Danio-Norvegio el la jaro 1550. Ekde tiam la norma dana iom post iom pli kaj pli anstataŭigis la regionajn variaĵojn de la dana lingvo.

Plej malfrue ekde la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la plej granda parto de la danoj parolas la norman danan, eĉ se kun iom da malgrandaj regionaj nuancetoj. La klasikaj danaj dialektoj nun nur parolatas en aparte malurbaj partoj de la lando, ĉefe sur la insulo Bornholm kaj en la nordo, okcidento kaj sudo de Jutlando ("jutlande", dane jysk, pli malnova ortografio jydsk, aparte "sudjutlande", dane sønderjysk, germane Südjütisch, en la kaj german- kaj danlingva teritorio de la eksa duklando Ŝlesvigo norde kaj sude de la nuntempa ŝtata limo inter Danio kaj Germanio).

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Dana lingvoDaneDanio-NorvegioGermaneKopenhagoKristiano la 3-a (Danio-Norvegio)MalmöNorvegePresartoReformacioSkanio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Venecia respublikoĈinioKonstruestroRusa lingvoMakaoAbismo MacoĥaOtomana ImperioCDikaryaListo de fervojaj stacioj en Svislando8-a de septembroLa Kunularo de l' RingoHungarioSuper Mario 64Disigo de povojSJulio CezaroSundiata KeitaRusioGermanioArkeologiaj lokoj en Kalabrio64ManiĥeoLupusa nefritoGoran MovadoOficregionoj (Surinamo)Hebrea kalendaroPeono (ŝako)ĈilioAmanitoAtenoEsperanto-simboloMuzikalbumoE4NEgiptoTeresinaIndonezio69MuŝoamanitoFChatGPTSeattle SoundersUnua MondmilitoKern.punktoNacia domajno de plej alta niveloEocenoBarata kalendaroKesko2Misty(11737) 1998 QL24A Night at the Opera (Queen)InĝenierartoIslamoBulgara lingvoJulia WarholaAuguste CharloisInvado de Rusio en Ukrainion (2022)AsteroidoHomoBaratoPapenburgAgrikulturoLiane de Pougy(11722) 1998 HR1159-a de septembroLatina alfabetoWayback MachineOficperiodo1998Romo🡆 More