La sudjutlanda lingvo - propralingve Synnejysk, dane Sønderjysk, germane Südjütisch aŭ Südjütländisch - estas dialekto de la dana lingvo, kiu parolatas en la kaj german- kaj danlingva teritorio de la eksa duklando Ŝlesvigo norde kaj sude de la nuntempa ŝtata limo inter Danio kaj Germanio, do en la plej suda parto de Jutlando.
La sudjutlanda parolatas respektive historie parolatis en pluraj variaĵoj. Apartan rolon ekzemple havis la lingvaĵo de la du duoninsuloj Angeln (dane Angel, latine Anglia) kaj Schwansen (dane Svans aŭ Svansø) en la pleja sudoriento de la lingvoregiono.
Linvgoscience la sudjutlanda apartenas al la jutlanda dialektaro ene de la dana lingvo. Ene de tiu grupo ĝi plej proksime parencas al la okcidenta jutlanda, sed ankaŭ havas karakterizaĵojn de la dialektoj de la sudaj insuloj de Danlando. La vortaro tre influiĝis pere de la platgermana lingvo, kaj tiu influo certagrade ankaŭ koncernas la prononcon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sudjutlanda lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.