Nigro: Plej malhela koloro

Nigro estas la koloro de karbo, ebono, kaj de la ekstertero.

#000000

Nigro estas la plej malhela neŭtra koloro, la malesto de reflektata lumo. Tiele ĝi estas la malo de blanko.

Nigro: Fiziko, Simbole, Homa raso

En la lingvo Esperanto la vorto "nigro" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

Fiziko

Nigra korpo estas teoria koncepto, objekto absolute nigra, kiu ensorbas tutan lumon. Alberto Ejnŝtejno esploris ĝian elsendokapablon.

Nigra lumo estas neklera nomo por ekstrema transviola lumo, ĉar, kvankam nevidebla de homoj, ĝi kaŭzas, ke kelkaj substancoj fluoresku.

Simbole

En Eŭropo nigro tradicie estas negativa koloro, asociata kun seriozeco, nokto, malbono, malbona antaŭsigno, morto, sorĉado, malĝojo, satanismo ktp. Tiukontinente la funebraj vestoj nigras. Nigro plue estas koloro de konservativaj, kristanaj partioj, kaj de anarĥiismo.

En Ĉinio nigro reprezentis akvon kaj nordon.

En Japanio nigro reprezentis nokton, misteron, supernaturan, malfeliĉon kaj morton.

La koloroj de la tajĝi-figuro en la Jino kaj Jango-koncepto estas nigraj kaj blankaj, simbolante bonon kaj malbonon.

Viduloj ankaŭ imagas la vidataĵon de blinduloj kiel nigra, simila al okulfermado.

Nigro ofte estas la koloro de timigaj dioj, ekz-e hinduisma Mahakala "La granda nigra".

Nigro estas unu el la tutarabaj koloroj.

Nigro estas la koloro de la Anarkiistoj, kies flago estas tiel kolorita, iafoje kun ruĝo.

Homa raso

Oni ankaŭ nomas "nigruloj" homoj kun malhelbruna haŭto: negroj, aborigenoj, melanezoj, dravidoj.

Aliaj etnoj estis nomitaj "nigraj", ĉu pro relativa malhelhaŭteco aŭ alikaŭze:

Nuancoj de nigro

  • karbonigra - intense nigra (<"karbo")

Kombinoj de nigra farbo

Ĝenerale iom da nigro "malheligas" farbon, ekzemple nigro kun bluo kreas "malhelbluon".

Vidu ankaŭ

Tags:

Nigro FizikoNigro SimboleNigro Homa rasoNigro Nuancoj de nigroNigro Kombinoj de nigra farboNigro Vidu ankaŭNigroBlankoEbonoEksterteroKarboLumoNeŭtra koloro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

XXXArtoBankostumoBerlinoDistordo (apartigilo)TTT-legiloVirtuala maŝinoVPNBuduslăuBaza enspezoStefan ZweigBenifaió (stacidomo)UsonoPu SonglingDrahanovicePlatonoIzopropilacetilenoJešeticeBoris PistoriusVikimedia KomunejoBenito MussoliniFrancio25-a de aŭgustoPristimantis gretathunbergaeHou YifanLineara algebroUkrainioBurundoLatvio3-a de apriloParnasa GvidlibroMeloVojaĝo al KazohinioLondonoĈaperono (kapvesto)Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)Sârbi (Fărcașa)UrboDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoAlgemesíTradicia scioDiskoĵetadoMunicipoj de Valencia KomunumoPatreonKanadoSirioHott 93SovetunioSylvia SaintAstronomiaj kaj astrologiaj simbolojInternacia helpoIzoheksinoPapilioLouis-Christophe Zaleski-ZamenhofKvirinala palacoThe Tortured Poets DepartmentDublinoNord-KoreioOperaciumoDistrikto BihorMalalta ĉambroISO 8601Brundorsa paruoIndianojMontohotelo GabelbachPortugalioKladruby (distrikto Strakonice)🡆 More