La nekonscio estas en nefakula lingvaĵo termino uzebla por la memoroj aŭ pensoj pri kiuj oni ne povas memori kiam oni deziras kaj kiuj estas memorataj en nespecifa momento, ĝenerale temas pri la informo de onia cerbo ne manipulebla volonte.
En tiu nefaka lingvaĵo, tiu termino nekonscio uzeblas por aludi la aron de mensaj procezoj kiuj ne bezonas dependi de prioritato, ĉar ne estas fundamentaj por specifa tasko aŭ ĉar ili havas antaŭviditan vojon kiu atentas tiujn eventojn aŭtomate, kaj pro tio ili ne estas pensataj konscie. Estas uzebla ankaŭ kiel pejorativa esprimo, por aludi la konscion de freneza aŭ neresponsa individuo, nekapabla doni racion pri siaj faktoj aŭ agoj.
Uzata la unuan fojon kiel teknika termino angle en 1751 (kun la signifo ne esti konscia) de la skota juristo Henry Home Kames (1696-1782), la termino nekonscio populariĝis pli poste en Germanio, en romantisma epoko, por aludi stokon de mensaj bildoj, fonton de pasioj kies enhavo eskapis el la konscio.
Ĉe psikoanalizo, nekonscio estas nekonata loko por la konscio, "la alia scenejo".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nekonscio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.