Muziko Populara Brazila (MPB, portugallingve Música Popular Brasileira) estas brazila ĝenerala muzika ĝenro kiun inkluzivas preskaŭ ĉiujn produktojn por la muzikmerkato kaj estas aŭdebla en televido, radio kaj la plej popularaj prezentadoj.
Ŝatata ĉefe de la brazilaj urbaj mezaj klasoj, preskaŭ ĉiam havas vortojn (kaj kantistoj) do la poezia parto estas grava en ĝi.
En Brazilo estas multaj tipaj muzikaj stiloj aŭ eventoj (sambo, bosanovo, kandombleo, samboregeo, timbalada, koko, bajao, cirando, ŝoteo, embolado, forró, lunduo, modinjo, ĉoro, aŝeo, brazila tango ktp.) kaj instrumentoj (kavakinjo, afoŝeo, sanfono, tamburino, surdo, repiniko, kuiko, agogoo, atabako, timbo, pandero, zabumbo, iluo, batuko ktp.), multaj el ili por perkuto.
Estis kaj estas multaj famaj kantistoj kaj muzikistoj (Ernesto Nazareth, Anacleto de Medeiros, Chiquinha Gonzaga, Maria Bethânia, Luiz Gonzaga, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque, Tom Jobim, Pixinguinha, Ary Barroso, Milton Nascimento, Waldir Azevedo, Daniela Mercury, Ivete Sangalo, Ara Ketu, Olodum, Chico César, Jacob do Bandolim).
Os Tribalistas, ankaŭ pli mallonge Tribalistas, estas brazila muzikbando de la stilo Muziko Populara Brazila. Membroj estas la brazilaj muzikistoj Arnaldo Antunes, Carlinhos Brown kaj Marisa Monte.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Muziko Populara Brazila, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.