La municipo Tukums (latve Tukuma novads) estas municipo en nordokcidenta Latvio.
La municipo estis kreita en 2021 en la limoj de iama distrikto Tukums (latve Tukuma rajons, 1950-1996), per unuiĝo de kvar iamaj pli malgrandaj municipoj (latve Tukuma novads, Engures novads, Jaunpils novads, Kandavas novads) ekzistantaj en 2009-2021. La centro de la municipo situas en Tukums. Laŭ la stato de la jaro 2023 en la municipo vivis 44 005 personoj sur areo de 2 450,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².
municipo Tukums | ||
latve Tukuma novads | ||
municipo | ||
En Cinneville - en dekoracia urbo konstruita por la bezonoj de filmstudioj proksime de Tukums | ||
| ||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Kuronio | |
Ŝoseo | E22/A10 Rigo-Ventspils | |
- Ŝoseo | P131 Tukums-Kolka | |
- Ŝoseo | P128 Talsi-Jūrmala | |
- Ŝoseo | P104 Tukums-Auce-Vītiņi | |
Urboj | Tukums, Kandava | |
Riveroj | Abava, Slocene, Viesate | |
Ĉefurbo | Tukums | |
Plej alta punkto | Smiltiņkalns | |
- alteco | 156 m s. m. | |
Plej malalta punkto | Marbordo | |
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 2 450 km² (245 000 ha) | |
Loĝantaro | 44 411 (2021) | |
Denseco | 18,13 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-099 | |
| ||
| ||
Retpaĝo: tukums.lv | ||
Ĝiaj najbaraj municipo estas sudoriente ŝtata urbo Jūrmala, municipo Mārupe kaj municipo Jelgava, sude municipo Dobele, sudokcidente municipo Saldus, okcidente municipo Kuldīga kaj nordokcidente municipo Talsi. Oriente estas Golfo de Rigo de Balta Maro.
La loĝantito de la municipo estas konata ekde ŝtonepoko en la 3-a jarmilo a.K. (setlejo apud rivereto Siliņupīte proksime de Lapmežciems). En la 13.-a jarcento, la teritorio de la municipo estis loĝita ĉefe de kuronoj, proksime de maro loĝis livonoj, en la suda parto zemgaloj. Kiel rezulto de la invado de la krucistoj en la 13-a jarcento la teritorio iĝis parto de Livonio kaj apartenis al la germanlingve regita Livonia Ordeno. Post la kolapso de Livonio en la 16-a jarcento, la teritorio estis parto de same germanlingve regita Duklando Kurlando kaj Zemgalio. La evoluo de la areo estis interrompita per la Dua Nordia Milito (1655-1660) kaj la posta pesto. Eta parto ĉirkaŭ lago Kaņieris estis aneksita al Rusio en 1783 kaj inkludita en provinco Vidzeme , en 1795 la tuta regiono estis inkludita en la Rusia Imperio, kaj en 1797 en la Rusia provinco Kuronio (Kurlando). Dum la Unua Mondmilito la teritorio estis okupita de la armeo de la Germana Regno ekde la mezo de 1915. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko Latvio.
La plej granda parto de la municipo situas en Orienta Kuronia altebenaĵo (latve Austrumkurzemes augstiene). Marborde situas la Marborda malaltebenaĵo, oriente Meza Latvia malaltebenaĵo. La plej altaj punktoj estas en la orienta parto Milzukalns apud Tukums (119 m) kaj sudokcidente Smiltiņkalns 156 m. Arbaroj kovras ĉirkaŭ 45% de la teritorio, marĉoj ĉirkaŭ 5%. Mineraloj estas ĉefe sablo kaj gruzo (Jaunsāti, Kažoki, Cēre, Zvāre, Praviņas), dolĉakva kalkoŝtono, dolomito (Lēpeni), argilo (Kandava, Smārde), torfo (la plej grandaj torfomarĉoj - Vānes, Lestenes-Ēnavas, Sīļu, Praviņu). Medicina koto en lago Kaņieris, mineralfontoj proksime de Kandava.
Averaĝa temperaturo: -4 - −5 °C en januaro, +16 - +17 °C en julio. Precipitaĵo 600–700 mm jare.
La plej gravaj riveroj:
Grandaj lagoj: la suda parto de lago Engure (19,1 km²), Kaņieris (11,2 km²), Valguma (0,6 km²), Sēmes (0,5 km²).
La municipo Tukums en 2021 havis 44 411 loĝantojn, kaj kiel jam menciite, en 2023 estis 44 005 loĝantoj.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021) |
---|---|---|---|---|
1. | Tukums | Urbo | — | 18 040 |
2. | Kandava | Urbo | — | 3607 |
3. | Engure | Vilaĝo | Engures | 1310 |
4. | Lapmežciems | Vilaĝo | Lapmežciema | 1287 |
5. | Slampe | Vilaĝo | Slampes | 813 |
6. | Jaunpils | Vilaĝo | Jaunpils | 797 |
7. | Smārde | Vilaĝo | Smārdes | 620 |
8. | Pūre | Vilaĝo | Pūres | 600 |
9. | Ragaciems | Vilaĝo | Lapmežciema | 576 |
10. | Tume | Vilaĝo | Tumes | 575 |
11. | Irlava | Vilaĝo | Irlavas | 496 |
12. | Džūkste | Vilaĝo | Džūkstes | 384 |
Etna konsisto nuntempe: 86% latvoj, 7% rusoj, 2% belorusoj, 5% aliaj naciecoj.
Tukuma pilsēta, Kandavas pilsēta.
Cēres pagasts, Degoles pagasts, Džūkstes pagasts, Engures pagasts, Irlavas pagasts, Jaunpils pagasts, Jaunsātu pagasts, Kandavas pagasts, Lapmežciema pagasts, Lestenes pagasts, Matkules pagasts, Pūres pagasts, Sēmes pagasts, Slampes pagasts, Smārdes pagasts, Tumes pagasts, Vānes pagasts, Viesatu pagasts, Zantes pagasts, Zemītes pagasts, Zentenes pagasts.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Municipo Tukums, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.