Muddy Waters

McKinley MORGANFIELD (4a de aprilo 1913 - 30a de aprilo 1983), konata plej bone laŭ sia spektakla nomo Muddy WATERS, estis usona muzikisto de bluso kiu estas ofte citata kiel la patro de moderna Ĉikaga bluso.

Muddy Waters
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilita Ĉikaga bluso
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilita Ĉikaga bluso
Persona informo
Aliaj nomoj Muddy Waters
Naskiĝo 4-an de aprilo 1913 (1913-04-04)
en Rolling Fork
Morto 30-an de aprilo 1983 (1983-04-30) (70-jaraĝa)
en Westmont
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Restvale Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Infanoj Mud Morganfield • Big Bill Morganfield
Okupo
Okupo gitaristokantistokantaŭtoro • surstrata artisto
TTT
Retejo http://www.muddywaters.com/
Muddy Waters
Muddy Waters
vdr

Muddy Waters krekiĝis en Plantejo Stovall, ĉe Clarksdale (Misisipio), kaj je aĝo de deksep jam estis ludanta gitaron ĉe festoj, imitante lokajn blusartistojn Son House kaj Robert Johnson. Li estis registrita en Misisipio fare de Alan Lomax por la Kongresa Biblioteko en 1941. En 1943, li translokiĝis al Ĉikago cele iĝis plentempa profesia muzikisto, finfine registranta, en 1946, unue por Columbia Records kaj poste por Aristocrat Records, nove formita firmao regata de la fratoj Leonard kaj Phil Chess.

Komence de la 1950-aj jaroj, Muddy Waters kaj lia bando — Little Walter Jacobs ĉe harmoniko, Jimmy Rogers ĉe gitaro, Elgin Evans ĉe tamburoj kaj Otis Spann ĉe piano —registris kelkajn blusklasikaĵojn, kelkajn kun basisto kaj kantoverkisto Willie Dixon, kiaj "Hoochie Coochie Man", "I Just Want to Make Love to You" kaj "I'm Ready". En 1958, li veturis al Anglio, helpante meti la fundamenton de la sekva bluseksplodo tie. Lia ludado ĉe la Newport Jazz Festival en 1960 estis registrita kaj publikigita kiel lia unua koncerta albumo, nome At Newport 1960.

La influo de Muddy Waters estis enorma, ne nur ĉe bluso kaj ritmenbluso sed ankaŭ ĉe rock and roll, hard rock, Popola muziko, ĵazo, kaj kontreo. Lia uzado de amplifikado estas ofte citata kiel ligilo inter Delta bluso kaj rock and roll.

Diskaro

  • Studio-albumoj
    • Muddy Waters Sings Big Bill Broonzy (1960)
    • Folk Singer (1964)
    • Brass and the Blues (1966)
    • Electric Mud (1968)
    • After the Rain (1969)
    • Fathers and Sons (1969)
    • The London Muddy Waters Sessions (1970)
    • Can't Get No Grindin' (1973)
    • "Unk" in Funk (1974)
    • The Muddy Waters Woodstock Album (1975)
    • Hard Again (1977)
    • I'm Ready (1978)
    • King Bee (1981)

Notoj

Bibliografio

  • Gordon, Robert (2002). Can't Be Satisfied: The Life and Times of Muddy Waters. Little, Brown. 432 pp. ISBN 0-316-32849-9.
  • Tooze, Sandra B. (1997). Muddy Waters: The Mojo Man. 383 pp. ISBN 1-55022-296-1.
  • Muddy Waters (1995). Muddy Waters: Deep Blues. 183 pp. ISBN 0-7935-0955-6.
  • Rubin, Dave, and Muddy Waters. Muddy Waters: Deep Blues and Good News. ISBN 0-7935-6501-4.
  • Rooney, James R. (1991). Bossmen: Bill Monroe and Muddy Waters. 163 pp. ISBN 0-306-80427-1.

Tags:

1913198330a de aprilo4a de apriloBlusoMuzikistoUsonoĈikaga bluso

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

MeksikoKoranoP321 FlorentinaSalcburga universitatoKomuna norma datumaroAmuzekonomio126-a de marto40KorespondadoLeona kapitelo de Aŝoko12-a de septembroJapanioL’ AvaruloAeroplanoKresta akcipitragloSri GanganagarFilipinojOrangutano11724 RonaldhsuKanadoIrana kalendaro25-a de novembroAmoUniversitatoLinio Kintetsu-TawaramotoĜamŝoro27-a de martoAri-Kyösti SeppoHerman HeijermansTemplo de Mount TimpanogosHistoria centro de PanamurboKoboloKoloniantoj de KatanJoe BidenApollo 11KazeoChambrelien (stacidomo)AKB48Beverly Hills ChihuahuaProsíčka69Arne, la ĉefidoMaksimumo kaj minimumo1978KlimatsciencoVikilibrojĈefpaĝoBerlino10245 InselsbergKuketoSunaismoBasbaloNavizenceDioBarata nacia kalendaroCroix-de-feuHipofosfata acidoGMajotoVoltaireMasturbadoWim de BieGuberniestroKaley CuocoEocenoProteinoManiĥeo1962Andoro🡆 More