Monlavado signifas leĝigon de krime akirita mono per diversaj (ofte punindaj) metodoj.
Ĝi celas kaŝi la originon de la mono antaŭ la instancoj per pasigo de mono tra nekrimaj entreprenoj, ofte eksterlandaj.
La nocio laŭ populara (kvankam ne certe ĝusta) legendo reiras al la fama ĉefkrimulo Al Capone, kiu inter la jaroj 1920 kaj 1932 investis la krime akiritan monon en publikajn vestaĵolavejojn kaj tiel vualis ties originon. Kiam la impostkontrola instanco senvualigis tiun metodon, Al Capone devis enprizoniĝi.
Alia bona metodo de monlavado estas la funkciigo de kazinoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Monlavado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.