Mongolaj invadoj kaj konkeroj estas kolektiva nomo por serio de konkeroj de la Mongola Imperio, kiu igis ĝin la dua plej granda imperio en la mondo.
Tiuj progresis tra la 13a jarcento, rezulte en la formado de la vasta Mongola Imperio, kiu, ĉirkaŭ 1300, kovris multe de Azio kaj de Orienta Eŭropo. Historiistoj rigardas la mongolajn atakojn kaj invadojn kiel kelkaj el plej mortigaj konfliktojn en homa historio. Laŭ Brian Landers, "Unu imperio partikulare superis ajn kiuj estis ĝistiame, kaj trairis el Azio al Eŭropo en orgio de violento kaj detruado. La Mongoloj alportis teroron al Eŭropo en skala ne vidota denove ĝis la 20a jarcento." Diana Lary asertas ke la Mongolaj invadoj okazigis dislokigon de loĝantaroj "je skalo neniam antaŭe vidita" - partikulare en Centra Azio kaj orienta Eŭropo - aldonante ke "la alvenanta alveno de la Mongolaj hordoj disvastigis teroron kaj panikon." Aldone, ili aportis la bubonan plagon kun ili, etendante ĝin tra multe de Azio kaj Eŭropo kaj helpante amasan perdadon de vivoj pro la Nigra morto. Tsai konkludas ke "la Mongolaj konkeroj agitis Eŭrazion kaj estis grava influo en la monda historio."
La mongola invado de Eŭropo konsistis plejparte el la rusa konkero de Kievo, la plimulto de nuntempa Rusio, t.e. la Rusaj princlandoj: Novgoroda Respubliko kaj Grandprinclando Moskvo, reĝlandoj Pollando kaj Hungario. Dum tri jaroj (1240-1237) la mongoloj tute detruis ĉiujn ĉefajn urbojn de Rusio, krom la urboj Novgorod kaj Pskovo.
Giovanni de Carpini, la papa sendito al Mongolio, kiu pasis tra Kievo en februaro 1246, skribis:
"Ili [la mongoloj] atakis Rusion, detruis grandurbojn kaj fortikaĵojn kaj buĉis virojn kaj postlasis enorman detruon; ili sieĝis Kievon, la ĉefurbo de Rusio; Post kiam ili longe sieĝis la urbon, ili kaptis ĝin kaj mortigis ĉiujn loĝantojn. Dum ni travojaĝis la urbon ni renkontis sennombrajn kraniojn kaj ostojn de homoj kiuj estis disĵetitaj sur la tero. Kievo estis granda kaj dense loĝata urbo, sed nun preskaŭ nenio restas de ĝi, ĉar hodiaŭ restas nur 200 domoj, kaj la loĝantoj fariĝis sklavoj."
La mongola invado de la Proksima Oriento inkludis kaj konkerojn, kaj la libervolan kapitulacon, de la teritorioj kiuj nun estas: Irano, Irako, Sirio, kaj partoj de Turkio en 1260 kaj 1300. Dum tiuj jaroj, la mongoloj ankaŭ regis Palestino, sed nelonge. La plej gravaj bataloj en Mezoriento estis la Batalo de Bagdado en 1258, kiam la mongoloj prirabis la urbon kiu estis la centro de la islama mondo dum 500 jaroj, kaj la Batalo de Ajn Ĝalut en la Orienta Jizre'el Valo en 1260, en kiu la egiptaj mamlukoj sukcesis haltigi por la unua fojo la mongolan progreson.
Pro kombinaĵo de politikaj problemoj kaj geografiaj faktoroj, kiel manko de ĉevalpaŝtantaj kampoj, la mongola invado de la Proksima Oriento estis la plej malproksima limo kiun la mongoloj atingis en la mediteranea regiono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mongolaj invadoj kaj konkeroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.