Miĥail Miĥajloviĉ Dostojevskij (ruse Михаил Михайлович Достоевский; la 25-an de novembro 1820 — la 22-an de julio 1864) estis rusa novelisto, publikigisto, literatura kritikisto kaj pli aĝa frato de Fjodor Dostojevskij.
La du fratoj estis malpli ol unu jaron aparte kaj ili pasigis sian infanaĝon kune.
Miĥail Dostojevskij | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1820 en Moskvo | |
Morto | 10-an de julio 1864 (43-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Familio | ||
Patro | Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij vd | |
Patrino | Marija Fjodorovna Dostojevskaja vd | |
Gefratoj | Fjodor Dostojevskij • Andrej Dostojevskij • Nikolaj Michajlovič Dostoevskij vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • tradukisto • literaturkritikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1849 li estis arestita, kun sia frato, pro siaj konektoj kun la Petraŝevskij Rondo.
En 1861 li fondis gazeton titolitan Vremja (ruse Время, tr. Tempo). Dostojevskij deziris krei plinovigan sendependan komunikilon, senpartian liberan, elteneblan kaj ekster ajna aŭtoritato. Samtempe, li alvokis la popolon por inspirigi pri la studo de iliaj vivoj kaj vivprincipoj. Miĥail Dostojevskij estis konvinkita, ke la malbonoj en la socio de Rusio devenis el "apatia" kosmopolitismo.
Vremja iĝis unu el la plej popularaj gazetoj komence de la 1860-aj jaroj kun proksimume 4000 abonantoj. Oficiale Miĥail estis la publikigisto kaj redaktoro, sed la redaktora artikolo estis verkita plej ofte de Fjodor Dostojevskij, kiu laboris kiel kolumnisto, kritikisto, eseisto kaj verkisto. Vremja estis malpermesita en aprilo 1863 pro la publikigo de artikoloj de Nikolaj Straĥov. En 1864 Dostojevskij fondis gazeton Epoĥa (Epoko). Superŝutita pro la financaj necesoj kiujn la nova gazeto postulis kaj suferanta hepatan malsanon, la 19-an de julio 1864, Miĥail kolapsis en Sankt-Peterburgo post aŭdi, ke grava artikolo estis malakceptita de la cenzuro. Tri tagojn poste, estante 45-jaraĝa, li mortis.
En la 1840-aj jaroj la noveloj de Miĥail Dostojevskij estis publikigitaj en la gazeto Notoj de la Patrujo:
Li tradukis kelkajn eŭropajn literaturajn klasikaĵojn, kiel Reineke Fuchs de Goethe kaj Don Carlos de Schiller.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Miĥail Dostojevskij, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.