Minoru Ōta (大田 実 Ōta Minoru, 7a de aprilo 1891 – 13a de junio 1945) estis admiralo de la Imperijapana Ŝiparmeo dum la Dua Mondmilito, kaj la fina komandanto de la japanaj marfortoj defendante la duoninsulon Oroku dum la Batalo de Okinavo.
Minoru Ōta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1891 en Gubernio Ĉiba |
Morto | 13-an de junio 1945 (54-jaraĝa) en Okinavurbo |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Mararmea Altlernejo de la Japana Imperio • Mararmea Akademio de Japana Imperio |
Okupo | |
Okupo | militisto |
En Okinavo, Ōta komandis forton kun teoria nombro de 10 000 homoj. Tamen, duono estis civilaj laboristoj rekrutitaj por militservo kun minimuma trejnado, kaj la cetero estis pafistoj el diversaj marŝipoj kun malmulta esperto en bahalado surtera. Fontoj de Aliancanoj estas kontraŭdiraj pri lia rolo kiel komandanto de marmilitaj elementoj en Okinavo. Kelkaj citas, ke Ōta estis kapabla organizi kaj konduki ilin al efektiva forto, kiu luktis agrese kontraŭ la fortoj de Aliancanoj, "retiriĝante sin malrapide reen al la fortikita duoninsulo Oroku."
Ōta komencis preparadon ĉirkaŭ la 24a de majo, por la retirigo de ĉiuj marmilitaj elementoj suden en subteno de la Armeo. Li detruis plej el la peza ekipaĵaro, municio kaj eĉ personaj armiloj. Survoje suden, la stabanaro de la 32a Armeo ordonis Ōta reen al la duoninsulo Oroku menciante ke estis eraro en la planado. la marmilitaj elementoj revenis al siaj iamaj pozicioj sen peza armilaro kaj ĉirkaŭ la duono de la trupoj ne havis pafilojn. La usonanoj, ne konstatinte la dekomencan retiron atakis kaj fortranĉis la duoninsulon pere de atakoj el la nordo surtere, kaj unu lasta marborda surterigo antaŭ la pozicioj de la la marmilitaj elementoj. Multaj el tiuj tiam memmortigis sin sen apenaŭ armiloj, kaj kelkaj faris lastan ataketon el la enirejoj de la kavernoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Minoru Ōta, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.