Miklós Spányi , laŭ hungarlingve kutima nomordo Spányi Miklós estas hungara klavicenisto, orgenisto, klavikordisto, pianegisto, orkestrestro kaj altlerneja instruisto.
Miklós Spányi | |
---|---|
Miklós Spányi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1962 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Béla Bartók Conservatory, Budapest • Royal Conservatoire of Antwerp • Altlernejo por Muziko kaj Teatro Munkeno |
Okupo | |
Okupo | fortepianist • klavicenisto • orgenisto • muzikologo • clavichordist |
TTT | |
Retejo | http://miklosspanyi.de/ |
Miklós Spányi naskiĝis la 2-an de majo 1962 en Budapeŝto.
Miklós Spányi maturiĝis en muzikarta mezlernejo en 1980, lia instruisto pri komponado estis István Fekete Győr. Spányi studis samtempe orgenadon en alia muziklernejo. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1988, liaj plej gravaj instruistoj estis János Sebestyén kaj Ferenc Gergely. Li studis ankaŭ ĉe la Reĝa Flandra Konservatorio en Antverpeno en 1987 kun en:Jos van Immerseel kaj ĉe la muzika altlernejo en Munkeno en 1990 kun en:Hedwig Bilgram. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1983 li donis koncerton kaj li atingis la unuajn lokojn en muzikkonkursoj en Nantes (1984) kaj Parizo (1987). Tiutempe li fondis propran barokan orkestron. En la sekvaj jaroj li donis koncertojn en plej multaj eŭropaj landoj kiel solisto pri historiaj klavarinstrumentoj kaj ankaŭ kiel membro de diversaj barokaj orkestroj. Inter 1990 kaj 2012 li instruis en Oulu, kie li fondis ankaŭ orkestron pri malnova muziko. Iom poste li instruis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, muzika altlernejo de Mannheim kaj en konservatorio en Amsterdamo. Li estas aktiva ankaŭ en komponado kaj verkado de muzikartikoloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Miklós Spányi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.