La Messerschmitt Bf 109 (aŭ kelkfoje nomiĝas Me 109) estis germana ĉasaviadilo dum la dua mondmilito.
Ĝi estis la unua moderna ĉasaviadilo, kun subaj flugiloj, plenmetala ŝelo, fermita pilotejo, entireblaj radoj. La Bf 109 estis la baza aviadilo de la Luftwaffe dum la mondmilito, el kiu oni produktis 31-30.000 ekzemplerojn en diversaj celformoj, laŭ celo.
La malforteco de la Bf 109 estis la mallonga atingopovo, malbona elvida kapableco. Ĝi havis ankaŭ malfortan armilaron.
La aviadilon ekplanis Wilhelm Emil "Willy" Messerschmitt kiel dungito de Bayerische Flugzeugwerke AG (Bf) en 1934, sed ekde la 1-a de julio de 1938, la firmao ŝanĝis la nomon al Messerschmitt AG (Me). Tiel ĉiu evoluigo komencita antaŭ tiu tempo daŭris sub nomo Bf, la novaj evoluigoj do sub Me.
La aviadilo havis strangan manieron kaŝi la antaŭajn du radojn. Krome, kaŝo ne malofte rompiĝis kaj aviadilo katastrofis jam kiam ĝi sukcesis flugon kaj moviĝis hejmen.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Messerschmitt Bf 109, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.