Memvundanta konduto (aŭ sinvunda konduto kiel daŭra propreco) estas perforta kondutado celanta sin mem, iganta fizikajn vundojn sen celo mortigi sin.
Povas temi ekzemple pri gratado, pikado, tranĉado, sindraŝado, tirŝirado de siaj haroj, brulvundiĝado ks. Ĝia celo estas esprimi aŭ elfluigi emocian maltrankvilon. Memvundado ne estas memstara diagnozo, sed ofte, sed ne ĉiam, ĝi estas simptomo de anima malsano.
Ofte troviĝas vundoj de tranĉoj aŭ similaĵojn sur brakoj aŭ kruroj, sed ankaŭ sur aliaj korperoj. Koncernatoj ofte uzas la vortaĵon „ruĝa larmo“, kio esprimas tiel la sangon kiel funebron, furiozon kaj malesperon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Memvundanta konduto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.