Meebo estis senkosta tujmesaĝila kliento utiligebla en kroziloj per kiu eblis konekti al Jabber, MSN, Gtalk kaj Aim samtempe.
Ĝi estis tradukita esperanten en la komenco de novembro 2006.
Meebo | |
---|---|
Operaciumo | plursistema (interreta programo) |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Programtipo | tujmesaĝilo |
Retejo | meebo.com |
La firmao estis kreita en Septembro 2005 fare de Sandy Jen, Seth Sternberg, kaj Elaine Wherry, en Mountain View, California, kaj ofertis retan tujmesaĝilan servon, poste plivastigis ĝian oferton pli ĝenerale al reta babilado kaj sociaj retoj.
Ĉar la servo rulis en krozilo, ekzemple Mozilla Firefox aŭ Opera, ĝi ne bezonis tiom da sistempovoj, kaj povis funkcii en eĉ tre malrapidaj komputiloj.
En Aŭgusto de 2006, Meebo lanĉis la Flash-an "Meebo Me" babilfenestreton por personaj retpaĝoj, kiuj automate aldonis vizitantojn al la kontakt-listo de la posedanto de la retpaĝo, tiel permesante starti tujan babiladon kun la vizitanto.
En Februaro de 2009, Meebo aldonis na Facebook Messenger al siaj perataj tujmesaĝiloj.
Kun la alveno de la novaj 'inteligentaj' poŝtelefonoj Meebo kreis la apojn por la plej gravaj sistemoj: Android, iOS kaj BlackBerry.
En Junio de 2012, Meebo ĉesis ekzisti: Google aĉetis Meebo-n por fandi ĝian programistojn kun la Google+-a proramista teamo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Meebo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.