Meblofarado, meblometio aŭ meblarto estas speciala fako de ĉarpentado orientita al la konstruado, produktado aŭ muntado de mebloj.
Do, temas pri profesio, arto kaj tekniko. La profesiuloj estas meblistoj. Sed en kelkaj eŭropaj lingvoj oni nomigas ilin ebonistoj, el ebono, nome tipo de ligno, konsiderata valorega ekde la antikveco, devena el arbo angiosperma kaj dukotiledona de afrika origino (Diospyros ebenum), kiu havigas duran kaj pezan lignon, nigran centre kaj blankan ĉe la ŝelo.
La meblometio distingiĝas disde la ĉarpentado je tio ke ĝi produktas pli prilaboritajn meblojn, generante novajn teknikojn kaj komplementante ilin per aliaj por la fabrikado de kelkaj pecoj, kiaj la marketro, la ĉizado, la tornado kaj aliaj teknikoj. Kvankam ne estas karaktero propea la uzado de specifa materialo, la meblofarado klopodas disvovligi meblojn de alta kvalito, valoro kaj desegno. Tiu estas la metio kiu akompanas la procezon de desegno de la meblaro, ĉu komerca aŭ hejma.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Meblofarado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.