Modelo, manekeno, modelulo aŭ fotomodelo estas homo, kies profesio estas surmeti kaj prezenti al la publiko novajn kreaĵojn de la vestofasonado.
Ĉi tiu artikolo temas pri profesio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Modelo kaj Manekeno. |
Kutime oni rilatigas ĝin kun la ina sekso, tamen, en la plej ampleksa senco ĝi ampleksiĝas al viroj, adoleskantoj kaj infanoj.
Supermanekeno estas persono kiu laboras kiel modelo tre alte pagita kaj kun tutmonda famo. La termino estis popularigita en la popola kulturo en la 1990-aj jaroj.
La vorto manekeno venas el la nederlanda vorto "manneken", kiu signifas vireton kaj servis originale kiel modelo por pentristoj kaj tajloroj. La vorto manekeno signifas en Esperanto ankaŭ tiujn artefaritajn, homsimilajn pupojn, kiujn la pentristoj aŭ skulptistoj uzas anstataŭ pozisto aŭ kudristoj, tajloroj, vendistoj por alĝustigi vestojn aŭ por prezenti ilin al la publiko.
En la arto modelo estas plej ofte persono (sed ankaŭ besto aŭ objekto), kiun la artisto bildigas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Modelo (homo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.