La mandinkoj (aliaj nomoj: Mandingo, Malinke, Mandinka, Sose) estas etno en Okcidentafriko, kies anoj difinas sin kiel genetikaj aŭ kulturaj posteuloj de la fruhistoria Imperio Mali, kiu kontrolis la tra-saharan komercon de Mezoriento al Okcidentafriko.
En la frua 13-a jarcento Sundiata Keita gvidis ĝin. En la sama jarcento la mandikoj disvastiĝis, elirinte de la regiono, kiu hodiaŭ estas Malio, en grandan regnon.
Mandinkoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
mandinka lingvo | |
La mandinkoj vivas hodiaŭ plejparte en Gambio (proksimume 590.000) kaj Senegalio (667.000). Gravaj loĝantarogrupoj de la mandinkoj vivas krome en Gvineo Bisaŭa (proksimume 174.000) kaj Ganao (proksimume 110.000).
Ankaŭ en multaj landoj en la okcidenta Afriko, kiel Maŭretanio (proksimume 9.300), Benino (proksimume 7.000), Burkina Faso, Ebur-Bordo, Liberio, Malio kaj Sieraleono troviĝas iom malgrandaj grupoj de tiu etno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mandinkoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.