En topologio kaj rilatantaj kampoj de matematiko, aro U estas nomata kiel malfermita se, oni povas movi ĉiun punkton x el U per malfinie malgrando movo en ĉiu direkto kaj la punkto denove estos ene de U.
En aliaj vortoj, se x estas ĉirkaŭbarita nur per eroj de U; ĝi ne povas esti sur rando de U.
Kiel tipa ekzemplo, konsideru la malfermita intervalon ]0,1[ konsistantan el ĉiuj reelaj nombroj x : 0 < x < 1. Ĉi tie, la topologio estas kiel la kutima topologio sur la reela linio. Se oni movos ĉi tiun punkton x iom malmulte, tiam la movita versio estos ankoraŭ nombro inter 0 kaj 1, se la movo estas ne tro granda. Pro tio, la intervalo ]0,1[ estas malfermita. Tamen, la intervalo ]0,1] konsistanta de ĉiuj nombroj x kun 0 < x ≤ 1 estas ne malfermita; se oni prenas x = 1 kaj movas ĝin eĉ malmulte en la pozitiva direkto, ĝi estos ekster (0,1].
Ni notu ankaŭ ke malfermita ne estas la kontraŭo de fermita" (fermita aro estas la komplemento de malfermita aro).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malfermita aro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.