Librotenado estas la registrado kaj ordigo de ĉiuj komercaj procesoj en ekonomia unuo (ekz.
entrepreno, asocio aŭ fonduso) surbaze de pruviloj. Librotenisto enskribas ĉiujn fluojn de mono (en- kaj elspezojn) kaj de varoj por doni informojn al la entreprenisto kaj al eksteraj instancoj (ekzemple al impostkontrolistoj kaj revizoroj).
La librotenado estas bazo de la kontado. Ĉi-lasta ampleksas krom librotenado ankaŭ analizojn, statistikojn, komparajn kalkulojn kaj planadojn (taksojn de estontaj en- kaj elspezoj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Librotenado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.