Leĝo en juro kaj politiko estas aro de normoj kaj reguloj, kiuj difinas, preskribas aŭ permesas certajn rilatojn inter individuoj kaj organizaĵoj.
Leĝoj ebligas manieron senpartie trakti tiajn rilatojn kaj puni tiujn, kiuj malhelpas funkciadon de la tuta sistemo. Kutime la ĉefa leĝo de ŝtato estas ĝia konstitucio, ĉiuj ceteraj leĝoj devas esti konformaj al la konstitucio (por kontroli tion ekzistas konstituciaj tribunaloj). Profesie la akuzistoj estas kiuj indikas tiujn kiuj devas esti kontrolitaj ĉu ili obeas kaj sekvas la preskribojn fare de la leĝoj. Poste estos la juĝistoj kiuj pli pesilmetode decidos pri tio.
Tre ofte oni uzas preskaŭ sinonime la terminojn kaj konceptojn "leĝo" kaj "juro", foje pro kontaĝo de la angla lingvo, kiu estas unu el malmultaj eŭropaj lingvoj, kiuj havas nur unusolan vorton por du konceptoj, nome "law". Tamen klaras, ke leĝo estas ĉiu teksto kaj dokumento kiu havas juran validecon kaj eblan rezulton, dum juro estas la tuta justica sistemo.
Juro estas la aro de reguloj aŭ normoj, kiujn difinas kaj akceptas la homoj por regi la sociajn rilatojn, kaj kiujn garantias la publika potenco, nome la ŝtato.
La devigeco de la jura regulo kaj la puno ligita kun ĝi distingigas la ĉi-lastan disde la reguloj morala kaj ĝentileca. La punon donas la ŝtato (t.e. estaĵo artefarita de la homoj), kio distingigas la juran regulon ankaŭ disde la religia regulo.
La objektiva juro estas la aro de la juraj reguloj. La pozitiva juro estas la aro de la juraj reguloj, kiuj efektivas en koncerna ŝtato je koncerna momento; la juroj ja malsamas en tiuj aŭ aliaj landoj, kaj ankaŭ ŝanĝiĝas laŭ la tempo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leĝo (juro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.