La laza lingvo (kartvele ლაზური ნენა, ; ლაზური ენა, , aŭ ჭანური ენა, , ankaŭ ; turke Lazca) estas la nacia lingvo de la lazoj ĉe la sudorienta bordo de la Nigra Maro.
Oni kalkulas ke ĝin parolas 30 000 personoj en Turkio (provincoj Rize kaj Artvin) kaj ĉ. 2 000 en Kartvelio (Aĝario).
La laza lingvo estas unu el la kvar lingvoj de la kartvela lingvaro kaj apartenas al la zana lingvogrupo. Ĝi estas proksima al la mingrela kaj iom malpli, kun la kartvela. La lazoj kaj mingreloj loĝas dise pro politikaj kaj religiaj kialoj ekde pli ol 500 jaroj. Malgraŭ tio, iliaj lingvoj ankoraŭ estas kompreneblaj inter si. Verŝajne la laz-mingrela branĉo apartiĝis de la kartvela en la 1-a jarmilo a.K. Multaj lingvistoj defendas ke la laza kaj la mingrela estas variantoj de la zana lingvo.
La antikva reĝlando Kolĥido situis en la sama loko kie nun loĝas la lazoj kaj mingreloj, eble la kolĥidanoj parolas antikvan lingvon rilate al la laza. Kolĥido estas fama pro la greka legendo pri Jazono kaj la argonaŭtoj. En la Mezepoko oni jam parolis pri Lazujo.
La plejparto de lazoj loĝas en nuna Turkio, en la provincoj Rize (Pazar, Ardesen) kaj Artvin (Hopa, Borçka), en la nordoriento de la lando. Ankaŭ ekzistas laza komunumo de lazoj en Kartvelio (Aĝario), el 30.000 personoj. Multaj lazoj ankaŭ loĝas en Germanio kune kun aliaj turkoj.
La laza ne havas oficialan statuson nek en Turkio nek Kartvelio. Ĝi nur troviĝas en la familia etoso kaj por ĉiaj aliaj aferoj estas uzata la oficiala lingvo de la respektivaj landoj (aŭ turka aŭ kartvela).
En Kartvelio ĝi estas skribata per la kartvela alfabeto kaj en Turkio per la latina. La lazparolantoj malkreskas pro la rapida turkiĝo de la lazoj. Tial la laza estas en listo de endanĝerigitaj lingvoj.
En la lastaj jaroj, la laza folklora muzikisto, Birol Topaloğlu [topalo:LU] sukcesis per siaj muzikalbumoj Heyamo (1997) (la unua en la laza) kaj Aravani (2000).
En 2004, Mehmet Bekâroğlu, membro de la Partio de la Feliĉo sendis informon al la ŝtata radiotelevida entrepreno, kie li deklaris ke lia gepatra lingvo estas la laza, kaj pro tio li petas elsendojn en la laza. Samjare, lazaj intelektuloj sendis peton kaj kunvenis kun la estraro de la entrepreno por ekigi televidajn elsendojn en la laza. Tamen, ĉiuj peticioj estis ignoritaj de la aŭtoritatuloj.
La laza lingvo havas riĉan sistemon de konsonantoj (la plej riĉa el sudkaŭkazaj lingvoj) sed nur kvin vokalojn (a, e, i, o, u).
En Turkio modifita turka alfabeto estas uzata por skribi laze, en Kartvelio oni uzas la latinan skribon, malgraŭ la kelkjara uzo de speciala latina alfabeto en 1920-30-aj jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Laza lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.