Laurens van der POST, naskiĝinta la 13-an de decembro 1906 en Philippolis en Oranĝa Liberŝtato (nun en respubliko de Sud-Afriko), mortinta je la 6-an de decembro 1996, estis afrikansa intelektulo, sinsekve gazetisto, aventuristo, bredisto, militisto, verkisto kaj elstara defendanto de rasa egaleco, kio kaŭzis al li malfacilaĵojn kun la apartismaj registaroj de lia naskiĝlando.
Li ĉefe iĝis konata pro priskribado, laŭdado kaj provo de defendo kaj konservo de la praaj loĝantoj de suda Afriko: la boŝmanoj (= veprejaj homoj).
Laurens van der Post | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Laurens van der Post | |||||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1906 en Philippolis | ||||
Morto | 16-an de decembro 1996 (90-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Afriko vd | ||||
Alma mater | Grey College vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ingaret Giffard vd | ||||
Infanoj | Cari Mostert vd | ||||
Parencoj | William Mountbatten-Windsor vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • verkisto • scenaristo • ĵurnalisto • terkultivisto vd | ||||
Aktiva dum | 1934– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la Dua mondmilito li servis en la brita armeo, partoprenis pluraj aventurajn komisiojn kaj estis plurajn jarojn malliberigita de la japanoj. El ĉiuj tiuj (kaj aliaj) travivaĵoj li faris pluraj sukcesajn librojn. Li spertis 16-jaran amikecon kun la psikonalisto Carl Gustav Jung, kaj provis krei Jung-an centron en Kaburbo. Lia ama vivo estis komplika kaj eventplena.
Li mortis 90-jara. Liaj lastaj vortoj estis la afrikansaj "die sterre" t.e. "la steloj".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Laurens van der Post, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.