Latin-faliskaj lingvoj estas subgrupo de lingvoj kiuj apartenas al la Italika lingvaro de la Hindeŭropa lingvaro.
Ili estis parolataj en Italio. Ĝi inkludas ĉefe la latinan kaj la same formortintajn faliskan kaj sikulan aŭ sikelan parolata de Sikeloj. Kelkaj fakuloj inkludas ankaŭ la pravenetan pro siaj konservemaj karakteroj kaj kelkaj evoluoj kunhavitaj kun tiu ĉi subgrupo, tamen la klasigo de tiu lasta lingvo estas diskutita kaj kelkaj fakuloj konsideras ĝin sendependa hindeŭropa lingvo.
La latina lingvo finfine absorbis la ceterajn lingvojn, anstataŭante la faliskan pro la povo ekspansia fare de la romianoj. La nura membro de la grupo kiu survivis la formorton estis la latina, kiu siavice evoluis en la Latinida lingvaro tra la vulgara latino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Latin-faliskaj lingvoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.