Lady and the Tramp (anglalingve por Damo kaj la Trampo) estas animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1955.
En 2001 la daŭrigo Lady and the Tramp II: Scamp's Adventure aperis.
Damo kaj la Trampo | |
---|---|
Oficiala afiŝo de la filmo (1955) | |
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | Lady and the Tramp |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 22-a de junio 1955 |
Daŭro | 76 minutoj |
Ĝenro | komedia aventuro |
Reĝisoro(j) | Clyde Geronimi Wilfred Jackson Hamilton Luske |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Erdman Penner Joe Rinaldi Ralph Wright Don DaGradi |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Usono |
Muziko de | Oliver Wallace |
Ĉefrolantoj | Peggy Lee Barbara Luddy Larry Roberts Verna Felton Bill Thompson Bill Baucom |
Produktinta firmao | Walt Disney Productions |
Distribuo | Buena Vista Distribution |
IMDb | |
Lady, ido de skolopa spanielo, alvenas al sia hejmo en Kristnasko kiel donaco, kaj iom post iom gajnas la amon de siaj mastroj. Jim Dear kaj Darling, mastroj de Lady, atendas bebon iom poste. Tramp, mestiza strata hundo, klarigas al Lady ke kun la alveno de la bebo la amo al ŝi fare de siaj mastroj fariĝos malpli granda, tamen post la alveno de la bebo Lady konstatas ke ne estas tiel, tial ke la okazaĵoj estas malsamaj kaj ŝi estas komisiita ankaŭ zorgi pri la bebo. Iam Jim Dear kaj Darling devas eliri el la domo kaj alvenas por zorgi pri la bebo onklino Sarah, mastrino de du siamaj katoj, kiuj faras la vivon neeltenebla al Lady, provante meti al ŝi muzelingon kaj Lady forfuĝos, rifuĝante kun Tramp kaj lernante iomete kiel strata hundo vidas la vivon ĝis ŝi trafas en hundejon pro ŝerco. Elirinte el la hundejo ŝi malkonfidas en Tramp sed regajnas konfidon en li kiam la strata hundo mortigas raton kiu minacis la sanon de la bebo. Onklino Sarah, skandalizita, ekflamas kontraŭ Tramp, sed Jock kaj Trusty savas lin. Tramp kaj Lady enamiĝas kaj geedziĝas, havante plurajn idojn tre similajn al Lady kaj unu, tre petoleman, similan al Tramp.
La hispana verkistino María Lejárraga pere de sia tradukistino Collice Portnoff, sendis en 1951 al Walt Disney manuskripton de sia rakonto Merlín y Viviana, en kiu ŝi rakontis historion de hundo kiu enamiĝas el koketema katino, serĉante lian intereson por filmo. Post du monatoj Disney resendis ĝin. En 1955 li premierie Lady and the Tramp en kiu evidentiĝas kelkaj similaĵoj. La nura ŝanĝo estis konverto de la katino en eleganta hundino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lady and the Tramp, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.