La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017 estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä.
La Esperanta versio de la libro aperis en 2017 ĉe Mondial. En la sama jaro la libro estis publikigita en la sveda kaj finna.
La Strato de Tanja | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Kalle Kniivilä | |
Eldonjaro | 2017 | |
Urbo | Novjorko | |
Eldoninto | Mondial | |
Paĝoj | 158 | |
ISBN | 9781595693556 | |
Kalle Kniivilä loĝis dum certa tempo en Sankt-Peterburgo kaj poste plurfoje vizitis ĝin. Li renkontiĝis kun homoj kiuj loĝis aŭ plu loĝas en la kvartalo, kie troviĝis apartamento de la Saviĉev-familio, pereinta dum la Sieĝo de Leningrado. Surbaze de pluraj intervjuoj kaj informoj, ĉerpitaj el studaĵoj de la rusiaj kaj eksterlandaj historiistoj li prezentas la historion de la Saviĉev-familio, ilia ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo sur fono de la historio de Rusio en 1917-2017.
La ĉapitroj de la libro estas la jenaj:
Kniivilä, K.: La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. Mondial, Novjorko, 2017, 158 paĝoj, ISBN 9781595693556
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La Strato de Tanja, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.