Tanja Saviĉeva

Tanja SAVIĈEVA (30-a de januaro 1930 — 1-a de julio 1944) estis Leningrada knabino-mezlernejano, kiu ekde Sieĝo de Leningrado komencis noti taglibron en notlibro, restinta post ŝia pli aĝa fratino Nina.

Tiu taglibro enhavas nur 9 paĝojn, kaj sur 6 el ili estas notitaj datoj de morto de ŝiaj parencoj. La taglibro estis prezentita dum Nurenberga proceso inter materialoj de akuzo.

Tanja Saviĉeva
Tanja Saviĉeva
Persona informo
Naskonomo Татьяна Николаевна Савичева
Naskiĝo 23-an de januaro 1930 (1930-01-23)
en Dvorishche
Morto 1-an de julio 1944 (1944-07-01) (14-jaraĝa)
en Shatki
Mortokialo intestinal tuberculosis
Tombo Krasny Bor, Nizhny Novgorod Oblast
Lingvoj rusa
Loĝloko Bolshoi Prospekt Vasilievsky Island 6, Tanya Savicheva House
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo taglibristo • lernanto
Verkoj The diary of Tanya Savicheva
Tanja Saviĉeva
Tanja Saviĉeva
vdr

Tanja Saviĉeva mem estis evakuita el Leningrado somere de 1942 al Ŝatkovskij distrikto de Gorkovskaja (nun – Niĵni-Novgoroda) provinco. Ŝi mortis la 1-an de julio 1944 en Ŝatkovskaja distrikta kuracejo pro nekuracebla malsano — progresanta inanicio.

La taglibro mem nun estas montrata en la Muzeo pri historio de Leningrado, kaj ĝia kopio — en vitrino de pavilono ĉe Piskarjovskoje tombejo.

La 31-an de majo 1981 ĉe Ŝatkovskoje tombejo estis malfermita monumento — marmora tombŝtono kaj steleo kun bronza bareliefo (skulptisto — Ĥolujeva, arkitektoj — Gavrilov kaj Ĥolujev). Apude estis starigita en 1975 steleo kun bareliefa portreto de la knabino kaj paĝoj de ŝia taglibro. Sur la domo en Peterburgo, kie Tanja loĝis dum la sieĝo, estas memortabulo.

Tanja Saviĉeva
Folioj de la taglibro kaj foto de Tanja SAVIĈEVA nun estas montrataj en Muzeo de Historio de Sankt-Peterburgo

Je honoro de Tanja Saviĉeva estis nomita asteroido 2127.

La taglibro

  • La 28-a de decembro 1941. Ĵenja mortis je la 12-a matene.
  • Avino mortis la 25-an de januaro 1942, je la 3-a posttagmeze.
  • Ljoka [frato de Tanja] mortis la 17-an de marto je la 5-a horo matene.
  • Onklo Vasja mortis la 13-an de aprilo je la 2-a horo nokte.
  • Onklo Ljoŝa – la 10-an de majo je la 4-a horo posttagmeze.
  • Panjo – la 13-an de majo je la 7-a kaj duono matene.
  • Saviĉev-oj mortis.
  • Mortis ĉiuj.
  • Restas nur Tanja.

En Esperanto-kulturo

En 2017 aperis libro de Kalle Kniivilä La Strato de Tanja, en kiu li priskribas la historiojn de la Saviĉev-familio, de iliaj ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo sur fono de la historio de Rusio en 1917-2017. Samtempe aperis versioj en Esperanto, la finna kaj la sveda lingvoj.

Vidu ankaŭ


Tags:

1-a de julio1930194430-a de januaroNurenberga procesoSankt-PeterburgoSieĝo de Leningrado

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

TeresinaBakaratoRetpoŝtoRapone69LinuxPtolemeo la 5-aIslamoAmuzekonomio7-a de septembroSociaj protestoj de 1968Gvamo en la OlimpikojVulcano (vulkano)SalvadoroArgentinoTHorzonoPidvoloĉisk (stacidomo)AnarkioProgramaroAeroplanoSri GanganagarThe SmithsNacia Parko DarienoEpoko de malkovrojVideoludoL. L. ZamenhofIrana kalendaroCifereca objekta identigiloBjørnstjerne BjørnsonULeona kapitelo de AŝokoIndiana flutoManchester City F.C.HispanioBarata nacia kalendaro27-a de martoCDecembro de 2022Joachim von RibbentropViando1856PsikologioArkeologiaj lokoj en KalabrioAtenoSymbianRadostínVortaro esperanto svahila9-a de septembroBui Quoc HuyLotoPetr SepéšiBaiduIDONacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoSorongAngkor Ŭat2010-aj jarojKEgiptoViolonoNacia parko Ĵemajtio201440StrasburgoKapitaloMeksikoSpider-ManJAkvo🡆 More