László VARGA (naskiĝis la 17-an de marto 1928 en Zalău) estis rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto, politika malliberulo.
László Varga studis juron en Universitato Bolyai (1946), sed oni eligis lin el ĉi tiu pro liaj politikaj opinioj. Li finis teologion (1952) kaj estis ĝis 1957 pastro en Abrud. Dum la Hungara revolucio de 1956 li restadis en Budapeŝto. En marto 1957 oni arestis lin kaj kondamnis al tutviva deviglaboro. Li liberiĝis en 1964 laŭ publikamnestio kaj estis pastro en pluraj lokoj. De 1970 li publikigis en Református Szemle; estis kunlaboranto de libro Bibliai fogalmi szókönyv (Kv. 1992).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article László Varga (pastro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.