KURIJAMA Ioe - japane 栗山ジョー - estis japana esperantistino kaj oficistino de la Centra Poŝtoficejo de Tokio.
Ŝi naskiĝis la 10-an de februaro 1909 en Tokia Urbo (Tokyo-si), kaj esperantistiĝis en 1931. Post la morto de s-ino Sasaki Macue ŝi zorgis pri Klara Rondeto en Tokio, la preskaŭ sola Esperantistina Klubo en la Japana Imperio. Ŝi partoprenis laboron de Studejo de Zamenhofa Gramatiko kaj gajnis unuan premion ĉe literatura konkurso de Japana Esperanto-Literaturo Societo en 1933.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kurijama Ioe, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.